Al la korintanoj 2 8
Esperanto
1Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj; 2nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco abundis al la ricxo de ilia malavareco. 3CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole, 4petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj; 5kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio. 6Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon.

7Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco. 8Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaux. 9CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj. 10Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli. 11Sed nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo. 12CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo. 13CXar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj, 14sed laux egaleco:via abundo nuntempe farigxu por ilia manko, por ke ilia abundo farigxu por via manko, por ke estu egaleco; 15kiel estas skribite:Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

16Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi. 17CXar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole. 18Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj; 19kaj krom tio, li ankaux estis elektita de la eklezioj, por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon, 20evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras; 21cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj. 22Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi. 23Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo. 24Vi do elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.



Esperanto

Bible Hub

2 Corinthians 7
Top of Page
Top of Page