La evangelio laŭ Johano 7
Esperanto
1Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin. 2La festo de la Judoj, nomata la festo de lauxboj, proksimigxis. 3Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. 5CXar liaj fratoj mem ne kredis al li. 6Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta. 7La mondo ne povas vin malami; sed min gxi malamas, cxar mi atestas pri gxi, ke gxiaj faroj estas malbonaj. 8Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis. 9Dirinte tion al ili, li restis ankoraux en Galileo.

10Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete. 11La Judoj do sercxis lin cxe la festo, kaj diris:Kie li estas? 12Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason. 13Tamen neniu parolis malkasxe pri li, pro timo antaux la Judoj.

14Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis. 15Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte? 16Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. 17Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem. 18Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.

19CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min? 20La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin? 21Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio. 22Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato? 24Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.

25Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? 26Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo? 27Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. 28Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas. 29Mi Lin konas, cxar mi estas de Li; kaj Li min sendis. 30Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis. 31Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris:Kiam la Kristo venos, cxu li faros pli multe da signoj, ol cxi tiu faris?

32La Fariseoj auxdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin. 33Jesuo do diris al ili:Ankoraux iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis. 34Vi min sercxos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni. 35Tial la Judoj inter si diris:Kien cxi tiu iros, ke ni lin ne trovos? cxu li iros al la disjxetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn? 36Kia diro estas tio, kion li diris:Vi min sercxos kaj ne trovos, kaj:Kie mi estas, vi ne povas tien veni?

37En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

40Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto. 41Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas? 42CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis? 43Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso. 44Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.

45Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis? 46Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo. 47La Fariseoj do respondis al ili:CXu vi ankaux estas erarigitaj? 48CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj? 49Sed tiu homamaso, kiu ne scias la legxon, estas malbenita. 50Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras? 52Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto. 53Kaj cxiu iris al sia domo;



Esperanto

Bible Hub

John 6
Top of Page
Top of Page