La evangelio laŭ Luko 20
Esperanto
1Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la cxefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliagxuloj; 2kaj ili ekparolis, dirante al li:Diru al ni:Laux kia auxtoritato vi cxi tion faras? aux kiu estas tiu, kiu donis al vi tian auxtoritaton? 3Kaj responde li diris al ili:Mi ankaux faros al vi demandon, kaj diru al mi: 4La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj? 5Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo; li diros:Kial vi ne kredis al li? 6Sed se ni diros:El homoj; la tuta popolo sxtonmortigos nin, cxar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto. 7Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie gxi estis. 8Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

9Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon:Unu viro plantis vinbergxardenon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis por longa tempo. 10Kaj en la gxusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava. 11Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. 12Kaj li sendis ankoraux trian, kaj lin ankaux ili vundis kaj eljxetis. 13Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. 14Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia. 15Kaj ili eljxetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? 16Li venos kaj pereigos cxi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj auxdinte tion, ili diris:Ne tiel estu.

17Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula?

18CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.

19Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon. 20Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro. 21Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio: 22CXu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aux ne? 23Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili: 24Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribajxon gxi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro. 25Kaj li diris al ili:Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. 26Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaux la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.

27Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, 28dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 29Estis do sep fratoj; kaj la unua edzigxis, kaj mortis seninfana; 30ankaux la dua; 31kaj la tria sxin prenis; kaj tiel same ankaux la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. 32Laste mortis ankaux la virino. 33En la relevigxo do por kiu el ili sxi estos edzino? cxar la sep havis sxin kiel edzinon.

34Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de cxi tiu mondo edzigxas kaj estas edzigataj; 35sed kiuj estas jugxitaj indaj atingi tiun mondon kaj la relevigxon el la mortintoj, tiuj nek edzigxas nek edzinigxas; 36cxar ili ne plu povas morti; cxar ili estas egalaj kun la angxeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la relevigxo. 37Sed ke la mortintoj levigxas, Moseo mem montris en la arbetajxo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob. 38Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, cxar cxiuj vivas al Li. 39Kaj iuj el la skribistoj responde diris:Majstro, vi bone diris. 40Kaj ili ne plu kuragxis fari al li demandon.

41Kaj li diris al ili:Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?

42CXar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

43GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 44Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?

45Kaj dum la tuta popolo auxskultis, li diris al siaj discxiploj: 46Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj; 47kaj kiuj formangxas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe pregxas. CXi tiuj ricevos pli severan kondamnon.



Esperanto

Bible Hub

Luke 19
Top of Page
Top of Page