Al la korintanoj 1 13
Esperanto
1Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo. 2Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

4Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin, 5ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon, 6ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco; 7cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.

8Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos. 9CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte; 10sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta. 11Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn. 12CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita. 13Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 12
Top of Page
Top of Page