Al la korintanoj 1 8
Esperanto
1Nun rilate al oferitajxoj al idoloj:Ni scias, ke ni cxiuj havas scion. La scio blovesxveligas, sed la amo edifas. 2Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraux ne tiel scias, kiel li devus scii; 3sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.

4Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu. 5CXar kvankam estas tiel nomataj dioj, cxu en la cxielo aux sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.

7Tamen ne cxe cxiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia gxisnuna kutimigxo al la idolo, mangxas la mangxajxon kiel oferitajxon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpurigxas. 8Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas. 9Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo por la malfortuloj. 10CXar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan cxe mangxo en idolejo, cxu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuragxigxos mangxi idoloferitajxojn? 11Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis. 12Kaj tiamaniere, pekante kontraux la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraux Kristo. 13Tial se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 7
Top of Page
Top of Page