Al la tesalonikanoj 1 3
Esperanto
1Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno; 2kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido, 3por ke neniu estu sxancelita de tiuj afliktoj; cxar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. 4CXar kiam ni estis cxe vi, ni antauxdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias. 5Pro tio mi ankaux, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certigxu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro farigxos senutila.

6Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin, 7pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido; 8cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio; 10nokte kaj tage pregxante fervore, ke ni povu vidi vian vizagxon kaj perfektigi la mankojn de via fido?

11Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi; 12kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu cxe vi la amon de unu al la alia kaj al cxiuj, kiel ni amas vin; 13por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj liaj sanktuloj.



Esperanto

Bible Hub

1 Thessalonians 2
Top of Page
Top of Page