Al Timoteo 1 3
Esperanto
1Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron. 2Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, 3ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; 4reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco 5(sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); 6ne novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. 7Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo.

8Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon; 9tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco. 10Kaj tiuj ankaux estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriprocxeblaj. 11Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio. 12La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn. 13CXar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuragxon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

14CXi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaux, 15sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.

16Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.



Esperanto

Bible Hub

1 Timothy 2
Top of Page
Top of Page