Kroniko 2 22
Esperanto
1La logxantoj de Jerusalem ekregxigis lian plej junan filon Ahxazja anstataux li, cxar cxiujn pli agxajn mortigis la tacxmento, kiu venis kun la Araboj en la tendaron. Kaj ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo. 2La agxon de kvardek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri. 3Li ankaux iradis laux la vojoj de la domo de Ahxab, cxar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi. 4Li faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin.

5Ankaux ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon. 6Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

7Sed de Dio estis destinita pereo por Ahxazja per tio, ke li venis al Jehoram:post sia veno li eliris kun Jehoram kontraux Jehun, filon de Nimsxi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Ahxab.

8Kiam Jehu faris jugxon sur la domo de Ahxab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Ahxazja, kiuj servis al Ahxazja, kaj li mortigis ilin. 9Kaj li sercxis Ahxazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kasxita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, cxar oni diris:Li estas filo de Jehosxafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Ahxazja restis neniu, kiu povus regxi.

10Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron de la domo de Jehuda. 11Sed Jehosxabeat, filino de la regxo, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la cxambro de litoj; kaj kasxis lin Jehosxabeat, filino de la regxo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (cxar sxi estis fratino de Ahxazja), for de Atalja, kaj cxi tiu lin ne mortigis. 12Kaj li restis kasxita cxe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja regxis en la lando.



Esperanto

Bible Hub

2 Chronicles 21
Top of Page
Top of Page