Al la korintanoj 2 6
Esperanto
1Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

2(cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auxskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);

3ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon; 4sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj, 5en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, 6en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, 7en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre, 8per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; 9kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; 10kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.

11Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita. 12Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj. 13Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaux estu plivastigitaj.

14Ne estigxu kunjuguloj maltauxge kun nekredantoj; cxar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aux kian komunajxon havas lumo kun mallumo? 15Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?

16Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

17Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,

18Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.



Esperanto

Bible Hub

2 Corinthians 5
Top of Page
Top of Page