Al la tesalonikanoj 2 2
Esperanto
1Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li, 2ke vi ne farigxu facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu, cxu per spirito, aux per parolo, aux per letero sxajne de ni, kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus; 3neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo, 4kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio. 5CXu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? 6Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe. 7CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita. 8Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno; 9tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj, 10kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; 12por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

13Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 15Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis cxu per parolo, aux per ia letero nia.

16Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, 17konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por cxia bona faro kaj vorto.



Esperanto

Bible Hub

2 Thessalonians 1
Top of Page
Top of Page