La agoj de la apostoloj 6
Esperanto
1Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la discxiploj multigxis, farigxis murmurado de la Grekaj Judoj kontraux la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la cxiutaga servado. 2Kaj la dek du, alvokinte la amason de la discxiploj, diris:Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi cxe tabloj. 3Tial elsercxu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de sagxo, kiujn ni difinos por tiu afero. 4Sed ni persistos en pregxado kaj la servado de la Vorto. 5Kaj tiu diro placxis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Prohxoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antiohxia; 6tiujn ili starigis antaux la apostoloj; kaj cxi tiuj, pregxinte, metis sur ilin la manojn.

7Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la discxiploj multigxis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.

8Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindajxojn kaj signojn inter la popolo. 9Sed starigxis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano. 10Kaj ili ne povis rezisti al la sagxeco kaj la Spirito, per kiu li parolis. 11Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris:Ni auxdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraux Moseo kaj kontraux Dio. 12Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio, 13kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris:CXi tiu homo ne cxesas paroli vortojn kontraux cxi tiu sankta loko kaj la legxo; 14cxar ni auxdis lin diri, ke cxi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos cxi tiun lokon, kaj sxangxos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni. 15Kaj cxiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian vizagxon kvazaux vizagxon de angxelo.



Esperanto

Bible Hub

Acts 5
Top of Page
Top of Page