Al la koloseanoj 2
Esperanto
1Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro cxiuj, kiuj ne vidis mian vizagxon en la karno; 2por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston, 3en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio. 4Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco. 5CXar kvankam mi laux karno forestas, tamen laux spirito mi estas kun vi, gxojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.

6Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, 7enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

8Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo; 9cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco, 10kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato; 11en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo; 12enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. 13Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni cxiujn erarojn; 14elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo, najlinte gxin al la kruco; 15kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn, parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi.

16Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato; 17kiuj estas ombro de la estontajxoj, sed la korpo apartenas al Kristo. 18Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso, 19kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

20Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetigxas al dekretoj: 21Ne tusxu, ne gustumu, ne palpu, 22pri cxio, kio pereas per la uzado, laux la ordonoj kaj doktrinoj de homoj? 23CXio tio havas sxajnon de sagxeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.



Esperanto

Bible Hub

Colossians 1
Top of Page
Top of Page