Moseo 2: Eliro 1
Esperanto
1Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj: 2Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda; 3Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen; 4Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer. 5Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo. 6Kaj mortis Jozef kaj cxiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio. 7Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.

8Aperis en Egiptujo nova regxo, kiu ne konis Jozefon. 9Kaj li diris al sia popolo:Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni; 10ni uzu do ruzon kontraux gxi, por ke gxi ne multigxu, cxar se okazos milito, tiam ankaux tiu popolo aligxos al niaj malamikoj kaj militos kontraux ni kaj foriros el la lando. 11Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses. 12Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multigxis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj farigxis terurajxo. 13Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele. 14Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo, per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

15Kaj la regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj, el kiuj unu estis nomata SXifra kaj la dua estis nomata Pua. 16Li diris:Kiam vi akusxigos la Hebreinojn, rigardu la kusxejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu sxin vivi. 17Sed la akusxistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la regxo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj. 18Kaj la regxo de Egiptujo alvokis la akusxistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj? 19Tiam la akusxistinoj diris al Faraono:Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj:antaux ol venas al ili la akusxistino, ili jam estas naskintaj. 20Kaj Dio faris bonon al la akusxistinoj, kaj la popolo multigxis kaj tre fortigxis. 21Kaj cxar la akusxistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn. 22Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante:CXiun filon, kiu naskigxis, jxetu en la Riveron, kaj cxiun filinon lasu viva.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 50
Top of Page
Top of Page