La evangelio laŭ Johano 16
Esperanto
1Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpusxigxu. 2Ili forpelos vin el la sinagogoj; ecx venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. 3Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. 4Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam gxia tempo venos, ke mi gxin antauxdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, cxar mi estis kun vi.

5Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras? 6Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron. 7Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. 8Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon: 9rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi; 10rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita.

12Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti. 13Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

16Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos. 17Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro? 18Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron. 19Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos? 20Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo. 21Virino, kiam sxi akusxas, havas malgxojon, cxar sxia horo venis; sed kiam sxi naskis la infaneton, sxi jam ne memoras sian doloregon, pro gxojo, cxar homo naskigxis en la mondon. 22Vi do ankaux havas nun malgxojon; sed mi revidos vin, kaj via koro gxojos, kaj neniu forprenos de vi vian gxojon.

23Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos gxin al vi en mia nomo. 24GXis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena.

25CXi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkasxe pri la Patro. 26En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi; 27cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio. 28Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.

29Liaj discxiploj diris:Jen nun vi parolas malkasxe, kaj nenian alegorion diras. 30Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio. 31Jesuo respondis al ili:CXu vi nun kredas? 32Jen venas la horo, kaj ecx jam venis, kiam vi disigxos, cxiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, cxar la Patro estas kun mi. 33Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.



Esperanto

Bible Hub

John 15
Top of Page
Top of Page