Josuo 20
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Josuo, dirante: 2Diru al la Izraelidoj jene:Arangxu al vi la urbojn de rifugxo, pri kiuj Mi parolis al vi per Moseo, 3por ke tien povu forkuri mortiginto, kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto pro sango. 4Kaj li forkuros al unu el tiuj urboj, kaj starigxos antaux la pordego de la urbo, kaj rakontos al la plejagxuloj de tiu urbo sian aferon; kaj ili enprenos lin en la urbon al si, kaj donos al li lokon, por ke li logxu cxe ili. 5Kaj kiam la sangovengxanto postkuros lin, ili ne transdonu la mortiginton en liajn manojn; cxar senintence li mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de antauxe. 6Kaj li logxos en tiu urbo, gxis li starigxos antaux la komunumo por jugxo, gxis la morto de la granda pastro, kiu estos en tiu tempo. Tiam la mortiginto reiru, kaj venu en sian urbon kaj al sia domo, en la urbon, el kiu li forkuris.

7Kaj ili konsekris la urbon Kedesx en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj SXehxem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron), sur la monto de Jehuda. 8Kaj transe de Jordan, oriente de Jerihxo, ili donis:Becer, en la dezerto, sur la ebenajxo, de la tribo de Ruben, kaj Ramot en Gilead, de la tribo de Gad, kaj Golan en Basxan, de la tribo de Manase. 9Tiuj urboj estis destinitaj por cxiuj Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili, por ke tien povu forkuri cxiu, kiu mortigis homon per eraro, kaj por ke li ne mortu de la mano de sangovengxanto, gxis li starigxos antaux la komunumo.



Esperanto

Bible Hub

Joshua 19
Top of Page
Top of Page