Malaĥi 4
Esperanto
1CXar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi ne restigos al ili radikon nek brancxon. 2Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj. 3Kaj vi piedpremos la malpiulojn, cxar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi arangxos, diras la Eternulo Cebaot.

4Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur HXoreb por la tuta Izrael, la legxojn kaj preskribojn.

5Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo; 6kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.



Esperanto

Bible Hub

Malachi 3
Top of Page
Top of Page