Moseo 4: Nombroj 36
Esperanto
1Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaux Moseo kaj antaux la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj; 2kaj ili diris:Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedajxon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofhxad al liaj filinoj. 3Sed se ili farigxos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedajxo estos forprenita el la posedajxo de niaj patroj, kaj aligxos al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedajxo gxi estos forprenita. 4Kaj kiam ecx estos jubilea jaro cxe la Izraelidoj, ilia posedajxo restos aligita al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedajxo de la tribo de niaj patroj ilia posedajxo restos forprenita.

5Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laux la instrukcio de la Eternulo, dirante:Prave parolas la tribo de la Jozefidoj. 6Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofhxad:Ili povas farigxi edzinoj de tiuj, kiuj placxos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edzinigxu; 7por ke ne transiru hereda posedajxo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, cxar cxiu el la Izraelidoj devas resti fortike cxe la posedajxo de la tribo de liaj patroj. 8Kaj cxiu filino, kiu heredas posedajxon en la triboj de la Izraelidoj, devas edzinigxi kun iu el la familioj de la tribo de sxia patro, por ke la Izraelidoj heredu cxiu la posedajxon de siaj patroj; 9kaj por ke posedajxo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed cxiu tribo de la Izraelidoj restu fortike cxe sia posedajxo.

10Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofhxad; 11kaj Mahxla, Tirca kaj HXogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofhxad, edzinigxis kun filoj de siaj onkloj. 12En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edzinigxis, kaj ilia posedajxo restis en la tribo de la familio de ilia patro.

13Tio estas la ordonoj kaj la legxoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 35
Top of Page
Top of Page