La sentencoj de Salomono 31
Esperanto
1Vortoj de la regxo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.

2Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!

3Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de regxoj.

4Ne al la regxoj, ho Lemuel, ne al la regxoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigajxojn.

5CXar drinkinte, ili povas forgesi la legxojn, Kaj ili malgxustigos la jugxon de cxiuj prematoj.

6Donu ebriigajxon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.

7Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon.

8Malfermu vian busxon por senvocxulo, Por la defendo de cxiuj forlasitaj.

9Malfermu vian busxon, por jugxi juste, Por defendi malricxulon kaj senhavulon.

10Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj.

11Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos.

12SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la dauxro de sxia tuta vivo.

13SXi sercxas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.

14SXi estas kiel sxipo de komercisto; De malproksime sxi alportas sian panon.

15SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;

16SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon.

17SXi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.

18SXi komprenas, ke sxia komercado estas bona; SXia lumilo ne estingigxas en la nokto.

19SXi etendas sian manon al la sxpinilo, Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon.

20SXi malfermas sian manon al la malricxulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.

21SXi ne timas la negxon por sia domo, CXar sxia tuta domanaro estas vestita per rugxa teksajxo.

22SXi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas sxiaj vestoj.

23SXia edzo estas konata cxe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.

24SXi faras teksajxon kaj vendas, Kaj zonojn sxi donas al la komercisto.

25Fortika kaj bela estas sxia vesto, Kaj sxi ridas pri la venonta tago.

26Sian busxon sxi malfermas kun sagxo; Bonkora instruo estas sur sxia lango.

27SXi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj sxi ne mangxas panon en senlaboreco.

28Levigxas sxiaj filoj kaj sxin gratulas; SXia edzo sxin lauxdegas, dirante:

29Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas cxiujn.

30CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.

31Donu al sxi laux la fruktoj de sxiaj manoj; Kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 30
Top of Page
Top of Page