La sentencoj de Salomono 6
Esperanto
1Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,

2Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo.

3Tiam, mia filo, agu tiel kaj savigxu, CXar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigligxu, kaj petegu vian proksimulon;

4Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;

5Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

6Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu.

7Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,

8GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon.

9GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo?

10Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;

11Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

12Homo sentauxga, homo malbonfarema, Iras kun busxo malica,

13Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;

14Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En cxiu tempo li semas malpacon.

15Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.

16Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.

17Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon,

18Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,

19Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.

20Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino.

21Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.

22Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi.

23CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,

24Por gardi vin kontraux malbona virino, Kontraux glata lango de fremdulino.

25Ne deziregu en via koro sxian belecon, Kaj ne kaptigxu per sxiaj palpebroj.

26CXar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.

27CXu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu?

28CXu iu povas marsxi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn?

29Tiel ankaux estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu sxin ektusxas, restas sen puno.

30Oni ne faras grandan honton al sxtelanto, Se li sxtelas por sin satigi, kiam li malsatas;

31Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.

32Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

33Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elvisxigxas;

34CXar furiozas la jxaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la vengxo.

35Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas ecx multe donaci.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 5
Top of Page
Top of Page