La psalmaro 11
Esperanto
1Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

2CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn.

3Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?

4La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

5La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

6Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

7CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 10
Top of Page
Top of Page