La psalmaro 112
Esperanto
1Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.

2Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.

3Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.

4En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.

5Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.

6CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.

7Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon.

8Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj.

9Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.

10La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 111
Top of Page
Top of Page