La psalmaro 137
Esperanto
1Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.

2Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.

3CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.

4Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?

5Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano;

6Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.

7Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.

8Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

9Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 136
Top of Page
Top of Page