La psalmaro 23
Esperanto
1Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.

2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

3Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

4Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

5Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

6Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 22
Top of Page
Top of Page