La psalmaro 26
Esperanto
1De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne sxanceligxos.

2Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internajxon kaj mian koron.

3CXar Via favorkoreco estas antaux miaj okuloj; Kaj mi marsxas en Via vero.

4Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.

5Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.

6Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi movigxas cxirkaux Via altaro, ho Eternulo,

7Por auxdigi lauxte gloradon Kaj famigi cxiujn Viajn miraklojn.

8Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu logxas Via gloro.

9Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,

10En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subacxetaj donacoj.

11Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min.

12Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 25
Top of Page
Top of Page