La psalmaro 46
Esperanto
1Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

2Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

3Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.

4Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.

5Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.

6Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.

7La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

8Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,

9Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.

10Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

11La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 45
Top of Page
Top of Page