La psalmaro 51
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

2Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.

3CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi.

4Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

5Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.

6Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon.

7Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo.

8Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis.

9Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.

10Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

11Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

12Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.

13Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.

14Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.

15Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron.

16CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi.

17Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas.

18Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;

19Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 50
Top of Page
Top of Page