La psalmaro 63
Esperanto
1Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.

2Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.

3CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.

4Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.

5Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.

6Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

7CXar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas.

8Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.

9Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.

10Ili estos mortigitaj per glavo, Farigxos akiro de vulpoj.

11Kaj la regxo gxojos per Dio; Triumfos cxiu, kiu jxuras al Li; CXar sxtopigxos la busxo de tiuj, kiuj parolas malveron.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 62
Top of Page
Top of Page