La psalmaro 65
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

2Al Vi, kiu auxskultas pregxon, Venas cxiu karno.

3Krimajxoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.

4Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.

5Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

6Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,

7Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.

8Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la logxantoj de la limoj; La lokojn de la sunlevigxo kaj sunsubiro Vi gxojigas.

9Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis.

10Vi donas trinkon al gxiaj sulkoj, Vi ebenigas gxiajn bulojn; Per pluvego Vi gxin moligas, Vi benas gxiajn kreskajxojn.

11Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

12La stepoj de dezerto grasigxas, Kaj la montetoj zonigxas per gxojo.

13La herbejoj kovrigxas per brutaroj, Kaj la kampoj vestigxas per greno; Ili gxojas kaj kantas.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 64
Top of Page
Top of Page