Al la romanoj 6
Esperanto
1Kion do ni diru? CXu ni restu en peko, por ke graco abundu? 2Nepre ne! CXu ni, kiuj mortis al peko, ankoraux vivus en gxi? 3CXu vi ne scias, ke ni cxiuj, kiuj baptigxis al Jesuo Kristo, baptigxis al lia morto? 4Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaux iradu en noveco de vivo. 5CXar se ni jam kunigxis al la simileco de lia morto, ni tiel same kunigxos al la simileco de lia relevigxo, 6sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; 7cxar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.

8Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaux vivos kun li; 9sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. 10CXar mortante, li mortis al peko unufoje por cxiam; sed vivante, li vivas al Dio. 11Tial ankaux vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

12Tial peko ne regxu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al gxiaj deziroj; 13ankaux ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio. 14CXar peko ne regos vin, cxar vi estas ne sub la legxo, sed sub graco.

15Kio do? cxu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub legxo, sed sub graco? Nepre ne! 16CXu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, cxu de peko por morto, aux de obeemeco por justeco? 17Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj; 18kaj liberigite el peko, vi sklavigxis al justeco. 19Mi parolas home pro la malforteco de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo.

20CXar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco. 21Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? cxar la fino de tio estas morto. 22Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon. 23CXar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.



Esperanto

Bible Hub

Romans 5
Top of Page
Top of Page