Al Tito 2
Esperanto
1Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: 2ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;

3ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; 4por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, 5esti prudentaj, cxastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetigxemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;

6konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; 7pri cxio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon, 8paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraux ni.

9Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj, 10ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

11CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj, 12instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, 13atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, 14kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

15Tion parolu, kaj konsilu kaj riprocxu kun cxia auxtoritato. Neniu vin malestimu.



Esperanto

Bible Hub

Titus 1
Top of Page
Top of Page