Kroniko 1 23
Esperanto
1David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael. 2Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.

3Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil. 4El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj jugxistoj estis ses mil; 5kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado. 6Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari.

7La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei. 8La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri. 9La filoj de SXimei:SXelomit, HXaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la cxefoj de patrodomoj de Ladan. 10Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar. 11Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon.

12La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar. 13La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne. 14Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi. 15La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer. 16La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo. 17La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj. 18La filoj de Jichar:SXelomit, la unua. 19La filoj de HXebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jahxaziel, la kvara estis Jekameam. 20La filoj de Uziel:Mihxa, la unua, kaj Jisxija, la dua.

21La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. La filoj de Mahxli:Eleazar kaj Kisx. 22Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj. 23La filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jeremot-tri.

24Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue. 25CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam. 26Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi. 27Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli. 28Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio; 29zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado; 30stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere; 31fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo; 32servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 22
Top of Page
Top of Page