Kroniko 1 7
Esperanto
1La filoj de Isahxar estis:Tola, Pua, Jasxub, kaj SXimron-kvar. 2La idoj de Tola:Uzi, Refaja, Jeriel, Jahxmaj, Jibsam, kaj SXemuel, cxefoj de patrodomoj de Tola, kuragxaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent. 3La idoj de Uzi:Jizrahxja; la idoj de Jizrahxja:Mihxael, Obadja, Joel, kaj Jisxija-kune kvin patrodomoj. 4Kun ili, laux iliaj generacioj, laux iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; cxar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj. 5Da iliaj fratoj, en cxiuj familioj de Isahxar, estis okdek sep mil batalkapabluloj, cxiuj enskribitaj en la genealogiajn listojn.

6CXe Benjamen:Bela, Behxer, kaj Jediael-tri. 7La idoj de Bela:Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri-kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar. 8La idoj de Behxer:Zemira, Joasx, Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; cxiuj ili estis la filoj de Behxer. 9En la listoj, laux ilia genealogio, laux iliaj patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj. 10La idoj de Jediael:Bilhan; la idoj de Bilhan:Jeusx, Benjamen, Ehud, Kenaana, Zetan, Tarsxisx, kaj Ahxisxahxar. 11CXiuj ili estis la idoj de Jediael, laux patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil ducent armitaj por milito. 12SXupim kaj HXupim, idoj de Ir; HXusxim, idoj de Ahxer.

13La filoj de Naftali:Jahxciel, Guni, Jecer, kaj SXalum, filoj de Bilha.

14La filoj de Manase:Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; sxi naskis ankaux Mahxiron, la patron de Gilead. 15Mahxir prenis edzinon el la domanaro de HXupim kaj SXupim; la nomo de lia fratino estis Maahxa. La nomo de la dua estis Celofhxad. Celofhxad havis nur filinojn. 16Kaj Maahxa, la edzino de Mahxir, naskis filon kaj donis al li la nomon Peresx; la nomo de lia frato estis SXeresx; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem. 17La filo de Ulam estis Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase. 18Lia fratino Molehxet naskis Isx-Hodon, Abiezeron, kaj Mahxlan. 19La filoj de SXemida estis:Ahxjan, SXehxem, Likhxi, kaj Aniam.

20La idoj de Efraim:SXutelahx, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Tahxat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Tahxat, 21kaj lia filo Zabad, kaj lia filo SXutelahx, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la logxantoj de Gat, la indigxenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn. 22Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin. 23Kaj li envenis al sia edzino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, cxar malfelicxo okazis en lia domo. 24Lia filino estis SXeera. SXi konstruis Bet-HXoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-SXeeran. 25Kaj lia filo estis Refahx, lia filo estis Resxef, lia filo estis Telahx, lia filo estis Tahxan, 26lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Elisxama, 27lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo.

28Ilia posedajxo kaj logxloko estis Bet-El kaj gxiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun gxiaj filinurboj, kaj SXehxem kun gxiaj filinurboj, gxis Aza kun gxiaj filinurboj; 29cxe la flanko de la Manaseidoj:Bet-SXean kun gxiaj filinurboj, Taanahx kun gxiaj filinurboj, Megido kun gxiaj filinurboj, Dor kun gxiaj filinurboj. En tiuj lokoj logxis la idoj de Jozef, filo de Izrael.

30La filoj de Asxer:Jimna, Jisxva, Jisxvi, Beria; ilia fratino estis Serahx. 31La filoj de Beria:HXeber, kaj Malkiel, kiu estis la patro de Birzait. 32HXeber naskigis Jafleton, SXomeron, HXotamon, kaj SXuan, ilian fratinon. 33La filoj de Jaflet:Pasahx, Bimhal, kaj Asxvat. Tio estas la filoj de Jaflet. 34La filoj de SXemer:Ahxi, Rohaga, Jehxuba, kaj Aram. 35La filoj de lia frato Helem:Cofahx, Jimna, SXelesx, kaj Amal. 36La filoj de Cofahx:Suahx, HXarnefer, SXual, Beri, Jimra, 37Becer, Hod, SXama, SXilsxa, Jitran, kaj Beera. 38La filoj de Jeter:Jefune, Pispa, kaj Ara. 39La filoj de Ula:Arahx, HXaniel, kaj Ricja. 40CXiuj cxi tiuj estis idoj de Asxer, cxefoj de patrodomoj, elektitaj, kuragxaj militistoj, cxefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 6
Top of Page
Top of Page