Kroniko 1 6
Esperanto
1La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari. 2La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel. 3La infanoj de Amram:Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 4Eleazar naskigis Pinehxason, Pinehxas naskigis Abisxuan, 5Abisxua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin, 6Uzi naskigis Zerahxjan, Zerahxja naskigis Merajoton, 7Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Ahxitubon, 8Ahxitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ahximaacon, 9Ahximaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Johxananon, 10Johxanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem), 11Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Ahxitubon, 12Ahxitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis SXalumon, 13SXalum naskigis HXilkijan, HXilkija naskigis Azarjan, 14Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon. 15Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar.

16La filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari. 17Jen estas la nomoj de la filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei. 18La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel. 19La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Kaj jen estas la familioj de Levi laux iliaj patrodomoj: 20la idoj de Gersxon:Libni; lia filo:Jahxat; lia filo:Zima; 21lia filo:Joahx; lia filo:Ido; lia filo:Zerahx; lia filo:Jeatraj. 22La idoj de Kehat:lia filo:Aminadab; lia filo:Korahx; lia filo:Asir; 23lia filo:Elkana; lia filo:Ebjasaf; lia filo:Asir; 24lia filo:Tahxat; lia filo:Uriel; lia filo:Uzija; lia filo:SXaul. 25La filoj de Elkana:Amasaj kaj Ahximot. 26Elkana:la idoj de Elkana:lia filo:Cofaj; lia filo:Nahxat; 27lia filo:Eliab; lia filo:Jerohxam; lia filo:Elkana. 28La filoj de Samuel:la unuenaskito Vasxni, kaj Abija. 29La idoj de Merari:Mahxli; lia filo:Libni; lia filo:SXimei; lia filo:Uza; 30lia filo:SXimea; lia filo:HXagija; lia filo:Asaja.

31Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon; 32ili servadis antaux la tabernaklo de kunveno per kantado, gxis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili starigxadis al sia servado laux sia regularo; 33jen estas tiuj, kiuj starigxadis, kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel, 34filo de Elkana, filo de Jerohxam, filo de Eliel, filo de Toahx, 35filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Mahxat, filo de Amasaj, 36filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja, 37filo de Tahxat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Korahx, 38filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael. 39Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Berehxja, filo de SXimea, 40filo de Mihxael, filo de Baaseja, filo de Malkija, 41filo de Etni, filo de Zerahx, filo de Adaja, 42filo de Etan, filo de Zima, filo de SXimei, 43filo de Jahxat, filo de Gersxon, filo de Levi. 44La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre:Etan, filo de Kisxi, filo de Abdi, filo de Maluhx, 45filo de HXasxabja, filo de Amacja, filo de HXilkija, 46filo de Amci, filo de Bani, filo de SXemer, 47filo de Mahxli, filo de Musxi, filo de Merari, filo de Levi. 48Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por cxiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.

49Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por cxiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al cxio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio. 50Kaj jen estas la idoj de Aaron:lia filo:Eleazar; lia filo:Pinehxas; lia filo:Abisxua; 51lia filo:Buki; lia filo:Uzi; lia filo:Zerahxja; 52lia filo:Merajot; lia filo:Amarja; lia filo:Ahxitub; 53lia filo:Cadok; lia filo:Ahximaac.

54Kaj jen estas iliaj logxlokoj, laux iliaj vilagxoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, cxar al ili destinis la loto, 55oni donis HXebronon, en la lando de Jehuda, kaj gxiajn antauxurbojn cxirkaux gxi; 56sed la kampon de tiu urbo kaj gxiajn vilagxojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune. 57Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifugxo:HXebronon, Libnan kaj gxiajn antauxurbojn, Jatiron, Esxtemoan kaj gxiajn antauxurbojn, 58HXilenon kaj gxiajn antauxurbojn, Debiron kaj gxiajn antauxurbojn, 59Asxanon kaj gxiajn antauxurbojn, Bet-SXemesxon kaj gxiajn antauxurbojn; 60kaj de la tribo de Benjamen:Geban kaj gxiajn antauxurbojn, Alemeton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Anatoton kaj gxiajn antauxurbojn. La nombro de cxiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj.

61Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase lauxlote dek urbojn. 62Al la idoj de Gersxon laux iliaj familioj oni donis de la tribo Isahxar, de la tribo Asxer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Basxan dek tri urbojn. 63Al la idoj de Merari laux iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun lauxlote dek du urbojn. 64Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antauxurbojn. 65Ili donis lauxlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laux la nomoj.

66Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim. 67Kaj oni donis al ili la urbojn de rifugxo:SXehxemon kaj gxiajn antauxurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj gxiajn antauxurbojn, 68Jokmeamon kaj gxiajn antauxurbojn, Bet-HXoronon kaj gxiajn antauxurbojn, 69Ajalonon kaj gxiajn antauxurbojn, Gat-Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn; 70kaj de la duontribo de Manase:Aneron kaj gxiajn antauxurbojn, Bileamon kaj gxiajn antauxurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj.

71Al la idoj de Gersxon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Basxan kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Asxtaroton kaj gxiajn antauxurbojn; 72de la tribo Isahxar:Kedesxon kaj gxiajn antauxurbojn, Dabraton kaj gxiajn antauxurbojn, 73Ramoton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Anemon kaj gxiajn antauxurbojn; 74de la tribo Asxer:Masxalon kaj gxiajn antauxurbojn, Abdonon kaj gxiajn antauxurbojn, 75HXukokon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Rehxobon kaj gxiajn antauxurbojn; 76de la tribo Naftali:Kedesxon en Galileo kaj gxiajn antauxurbojn, HXamonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Kirjataimon kaj gxiajn antauxurbojn.

77Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun:Rimonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Taboron kaj gxiajn antauxurbojn; 78kaj transe de Jordan, kontraux Jerihxo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben:Beceron en la dezerto kaj gxiajn antauxurbojn, Jahacon kaj gxiajn antauxurbojn, 79Kedemoton kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Mefaaton kaj gxiajn antauxurbojn; 80kaj de la tribo Gad:Ramoton en Gilead kaj gxiajn antauxurbojn, Mahxanaimon kaj gxiajn antauxurbojn, 81HXesxbonon kaj gxiajn antauxurbojn, kaj Jazeron kaj gxiajn antauxurbojn.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 5
Top of Page
Top of Page