Al la korintanoj 1 15
Esperanto
1Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaux vi ricevis, en kiu ankaux vi staras, 2per kiu vi savigxis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi gxin predikis al vi, krom se vi kredis vane.

3CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj; 4kaj ke li estis entombigita; kaj ke li relevigxis la trian tagon laux la Skriboj; 5kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; 6poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas gxis nun, sed kelkaj jam ekdormis; 7poste li aperis al Jakobo; poste al cxiuj apostoloj; 8kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al infano ekstertempe naskita. 9CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. 11CXu do mi, cxu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

12Nu, se Kristo estas predikata, ke li relevigxis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas relevigxo de mortintoj? 13Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj, ankaux Kristo ne relevigxis; 14kaj se Kristo ne relevigxis, vana ja estas nia predikado, vana ankaux estas via fido. 15Jes, kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne relevigxas. 16CXar se la mortintoj ne relevigxas, ankaux Kristo ne relevigxis; 17kaj se Kristo ne relevigxis, via fido estas vana; vi estas ankoraux en viaj pekoj. 18Tiuokaze ankaux pereis la ekdormintoj en Kristo. 19Se nur en cxi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el cxiuj homoj la plej mizeraj.

20Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj, la unuaajxo de la dormantoj. 21CXar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaux venis la relevigxo de la mortintoj. 22CXar kiel en Adam cxiuj mortas, tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj. 23Sed cxiu en sia propra vico:Kristo la unuaajxo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, cxe lia alveno. 24Poste venos la fino, kiam li transdonos la regxecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj potencon. 25CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26La lasta neniigota malamiko estas la morto. 27CXar:CXion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate:CXio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis cxion al li. 28Kaj kiam cxio estos submetita al li, tiam la Filo ankaux mem estos submetita al Tiu, kiu submetis cxion al li, por ke Dio estu cxio en cxio.

29Alie kion faros tiuj, kiuj baptigxas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne relevigxas, kial do ili baptigxas pro ili? 30kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon? 31Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas cxiutage. 32Se laux homa maniero mi batalis kontraux bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne relevigxas, ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos. 33Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn. 34Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

35Sed iu diros:Kiel la mortintoj relevigxas? kaj kun kia korpo ili venas? 36Ho malsagxulo! tio, kion vi mem semas, ne vivigxas, se gxi ne mortos; 37kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aux de alia speco; 38sed Dio donas al gxi korpon, kiel Li volis, kaj al cxiu semo gxian propran korpon. 39Ne cxiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fisxoj. 40Ekzistas ankaux korpoj cxielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la cxielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia. 41Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; cxar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.

42Tia sama ankaux estas la relevigxo de la mortintoj. GXi estas semata en putreco, gxi relevigxas en senputreco; 43gxi estas semata en malhonoro, gxi relevigxas en gloro; gxi estas semata en malforteco, gxi relevigxas en potenco; 44gxi estas semata lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo. 45Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito. 46Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita. 47La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo. 48Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaux la elpolvuloj; kaj kia estas la elcxielulo, tiaj estas ankaux la elcxieluloj. 49Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elcxielulo.

50Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon. 51Jen mi sciigas al vi misteron:Ni ne cxiuj dormos, sed ni cxiuj sxangxigxos, 52en momento, en okula ekmovo, cxe la lasta trumpetsono:cxar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj relevigxos senputraj, kaj ni sxangxigxos. 53CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon. 54Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko. 55Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? 56La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo; 57sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.

58Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 14
Top of Page
Top of Page