Al la tesalonikanoj 1 5
Esperanto
1Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi. 2CXar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel sxtelisto en la nokto. 3Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos. 4Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel sxtelisto; 5cxar vi cxiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo; 6tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj. 7CXar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriigxas, tiuj ebriigxas en la nokto. 8Sed cxar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. 9CXar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 10kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, cxu ni maldormos aux dormos. 11Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaux vi jam faradas.

12Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras cxe vi kaj estras cxe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, 13kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. 14Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuragxigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraux cxiuj. 15Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed cxiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por cxiuj. 16GXoju cxiam; 17pregxu sencxese; 18pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. 19Ne estingu la Spiriton; 20ne malestimu profetajxojn; 21elprovu cxion; tenu firme tion, kio estas bona; 22detenu vin de cxia formo de malbono.

23Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 24Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaux faros.

25Fratoj, pregxu por ni.

26Salutu cxiujn fratojn per sankta kiso. 27Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu cxi tiun epistolon antaux la tuta frataro.

28La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.



Esperanto

Bible Hub

1 Thessalonians 4
Top of Page
Top of Page