Al Timoteo 1 5
Esperanto
1Ne riprocxu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn; 2la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun cxia cxasteco.

3Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. 4Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio. 5Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage. 6Sed la voluptamanta, ankoraux vivante, malvivas. 7Tion ankaux ordonu, por ke ili estu sen riprocxo. 8Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

9Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro, 10estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis cxian bonfaradon. 11Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; cxar post kiam ili ekfarigxos luksemaj kontraux Kristo, ili deziras edzinigxi, 12meritante kondamnon, cxar ili vantigis sian unuan fidon. 13Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaux babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenajxojn. 14Mi volas do, ke la pli junaj edzinigxu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio; 15cxar kelkaj jam turnigxis flanken post Satano. 16Se iu kredantino havas vidvinojn, sxi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu sxargxata; por ke gxi helpu la efektivajn vidvinojn.

17La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado. 18CXar la Skribo diras:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. Kaj:La laboristo meritas sian salajron. 19Kontraux presbitero ne akceptu denuncon krom cxe du aux tri atestantoj. 20La pekintojn riprocxu antaux la okuloj de cxiuj, por ke la ceteraj ankaux timu. 21Mi admonas vin antaux Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj angxeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antauxjugxo, farante nenion pro partieco. 22Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin cxasta.

23Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.

24La pekoj de unuj estas evidentaj, antauxirantaj al la jugxo; kaj aliajn homojn ili sekvas. 25Tiel same ankaux ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kasxitaj.



Esperanto

Bible Hub

1 Timothy 4
Top of Page
Top of Page