Kroniko 2 13
Esperanto
1En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam ekregxis Abija super Judujo. 2Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mihxaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam. 3Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraux li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.

4Abija starigxis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris:Auxskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael! 5Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo. 6Sed levigxis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraux sia sinjoro. 7Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.

8Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraux la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, cxar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi. 9Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj. 10Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laux ilia ofico, 11kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin. 12Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.

13Dume Jerobeam cxirkauxirigis embuskon, kiu aperis malantaux ili; tiamaniere estis militistoj antaux la Judoj kaj embusko malantaux ili. 14La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj. 15Kaj la Judoj lauxte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj cxiujn Izraelidojn antaux Abija kaj la Judoj. 16Kaj la Izraelidoj ekkuris antaux la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de cxi tiuj. 17Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj. 18Tiam humiligxis la Izraelidoj, kaj fortigxis la Judoj, cxar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 19Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn:Bet-Elon kun gxiaj filinurboj, Jesxanan kun gxiaj filinurboj, kaj Efrainon kun gxiaj filinurboj.

20Kaj Jerobeam ne plu refortigxis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.

21Sed Abija fortigxis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn. 22La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.



Esperanto

Bible Hub

2 Chronicles 12
Top of Page
Top of Page