Moseo 5: Readmono 15
Esperanto
1Post paso de sep jaroj faru forlason. 2Jen estas la esenco de la forlaso:cxiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aux de sia frato; cxar estas proklamita forlaso pro la Eternulo. 3De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos cxe via frato, tion via mano forlasu. 4Cetere ne estos cxe vi malricxulo (cxar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon), 5se vi nur obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux. 6CXar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili ne regos.

7Se estos inter vi malricxulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaux via frato, la malricxulo; 8sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li lauxmezure de lia manko, kio mankos al li. 9Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso:Alproksimigxas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo farigxos malfavora kontraux via malricxa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi. 10Donu al li, kaj ne cxagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; cxar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de via mano. 11CXar ne mankos malricxuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene:malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malricxulo en via lando.

12Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aux Hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco. 13Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin kun malplenaj manoj; 14sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li. 15Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaux. 16Kaj se li diros al vi:Mi ne foriros de vi, cxar mi amas vin kaj vian domon-cxar estas al li bone cxe vi: 17tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por cxiam. Ankaux kun via sklavino agu tiel.

18Tio ne sxajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; cxar duoblan pagon de dungito li perlaboris cxe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en cxio, kion vi faros.

19CXiun virseksan unuenaskiton, kiu naskigxos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dedicxu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via sxafo. 20Antaux la Eternulo, via Dio, mangxu gxin cxiujare, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio; 21sed se gxi havos ian difekton, se gxi estos lama aux blinda, aux se gxi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne bucxu gxin ofere al la Eternulo, via Dio. 22Sed inter viaj pordegoj vi povas gxin mangxi, malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon. 23Nur gxian sangon ne mangxu; sur la teron elversxu gxin, kiel akvon.



Esperanto

Bible Hub

Deuteronomy 14
Top of Page
Top of Page