Moseo 1: Genezo 17
Esperanto
1Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.

2Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte.

3Kaj Abram jxetis sin vizagxaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:

4Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.

5Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj.

6Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj devenos de vi. 7Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi. 8Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.

9Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj. 10Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata. 11Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi. 12Kaj en la agxo de ok tagoj estu cirkumcidata cxe vi en viaj generacioj cxiu virseksulo naskita en la domo aux acxetita per mono cxe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro. 13Cirkumcidata estu cxiu naskita en via domo aux acxetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna. 14Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermigxos el sia popolo: Mian interligon gxi rompis.

15Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara. 16Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj, regxoj de popoloj devenos de sxi. 17Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: CXu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos? 18Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux Vi! 19Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li. 20Ankaux pri Isxmael Mi auxdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskigxos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon. 21Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en cxi tiu tempo en la venonta jaro. 22Kaj Li cxesis paroli kun li, kaj Dio levigxis for de Abraham.

23Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono, cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio. 24Kaj Abraham havis la agxon de nauxdek naux jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio. 25Kaj lia filo Isxmael havis la agxon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita. 26En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Isxmael; 27kaj cxiuj liaj domanoj, kiuj naskigxis en la domo aux estis acxetitaj per mono cxe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 16
Top of Page
Top of Page