Jeremia 12
Esperanto
1Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?

2Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia busxo, sed malproksima de ilia interno.

3Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel sxafojn al la bucxo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.

4Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj, kiuj diras:Li ne scias, kio estos al ni.

5Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun cxevaloj? se vi esperas trovi sendangxerecon en lando paca, kion vi faros cxe la majesta Jordan?

6CXar ecx viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraux vi, krias post vi plenvocxe. Ne fidu ilin, ecx se ili parolos al vi bone.

7Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredajxo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de gxiaj malamikoj.

8Mia heredajxo farigxis por Mi kiel leono en la arbaro:gxi ekblekegis kontraux Mi, tial Mi gxin ekmalamis.

9Mia heredajxo farigxis kiel diverskolora rabobirdo, kiun cxirkauxe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektigxu, cxiuj bestoj de la kampo, venu, por formangxi gxin.

10Multo da pasxtistoj ruinigis Mian vinbergxardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.

11Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.

12Sur cxiujn altajxojn en la dezerto venis ruinigantoj, cxar la glavo de la Eternulo ekstermas cxion de unu rando de la lando gxis la alia; neniu karno estas indulgata.

13Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.

14Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj, kiuj tusxis la posedajxon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elsxiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili. 15Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon. 16Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por jxuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal, tiam ili estos konstrue arangxitaj inter Mia popolo. 17Sed se ili ne auxskultos, tiam Mi tute elsxiros tiun popolon kaj ekstermos gxin, diras la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Jeremiah 11
Top of Page
Top of Page