Jeremia 6
Esperanto
1Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; cxar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.

2Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion.

3Al sxi venos pasxtistoj kun siaj brutaroj, cxirkaux sxi ili starigos tendojn, kaj cxiu pasxtos sur sia loko.

4Arangxu militon kontraux sxi; levigxu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! cxar baldaux vesperigxos, etendigxas la ombroj de vespero.

5Levigxu, ni iru nokte, kaj ni detruu sxiajn palacojn.

6CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Haku sxiajn arbojn kaj arangxu remparon cxirkaux Jerusalem; cxi tiun urbon oni devas puni, gxi estas tute plena de malbonagoj.

7Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel gxi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas auxdataj en gxi, antaux Mi estas cxiam turmentado kaj batado.

8Prudentigxu, ho Jerusalem, por ke ne forigxu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne logxata.

9Tiele diras la Eternulo Cebaot:Oni kolektu la restajxon de Izrael kiel restajxon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon, kiel sxirkolektanto de vinberoj super la korboj.

10Kun kiu Mi parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min auxskultu? ilia orelo ne estas cirkumcidita, kaj ili ne povas auxdi. Jen la vorton de la Eternulo ili malsxatas; ili ne deziras gxin.

11Tial Mi plenigxis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elversxu gxin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiligxon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaux virino estos kaptita, maljunulo kaj profundagxulo.

12Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaux la kampoj kaj la edzinoj; cxar Mi etendos Mian manon sur la logxantojn de la lando, diras la Eternulo.

13CXar cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj gxis la pastroj cxiuj faras malhonestajxon.

14Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

15CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

16Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laux gxi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris:Ni ne iros.

17Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante:Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris:Ni ne atentos.

18Tial auxdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio farigxas cxe ili.

19Auxskultu, ho tero! jen Mi venigas malfelicxon sur cxi tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; cxar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj Mian instruon ili forpusxis.

20Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el SXeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne placxas al Mi, kaj viaj bucxoferoj ne estas agrablaj al Mi.

21Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi metos antaux cxi tiu popolo falpusxilon, kaj sur gxi falpusxigxos kune patroj kaj filoj, najbaro kaj amiko pereos.

22Tiele diras la Eternulo:Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio levigxos de la randoj de la tero.

23Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Cion.

24Kiam ni auxdis pri ili, mallevigxis niaj manoj, teruro kaj doloro nin atakis kiel naskantinon.

25Ne eliru sur la kampon, ne iru sur la vojon, cxar la glavo de la malamiko vekas teruron cxirkauxe.

26Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakajxo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolcxe, cxar subite venos sur nin la pereiganto.

27Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon.

28CXiuj ili estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj fero; cxiuj ili estas degenerintoj.

29La blovilo bruldifektigxis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto:la malbonuloj ne apartigxis.

30Argxento rifuzita oni nomos ilin, cxar la Eternulo forrifuzis ilin.



Esperanto

Bible Hub

Jeremiah 5
Top of Page
Top of Page