Ijob 12
Esperanto
1Kaj Ijob respondis kaj diris:

2Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la sagxo.

3Mi ankaux havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?

4Mi farigxis mokatajxo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis auxskultata; Virtulo kaj senkulpulo farigxis mokatajxo;

5Malestimata lucerneto li estas antaux la pensoj de felicxuloj, Pretigita por migrantoj.

6Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendangxerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.

7Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la cxielo, kaj ili diros al vi;

8Aux parolu kun la tero, kaj gxi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fisxoj de la maro.

9Kiu ne ekscius el cxio cxi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,

10De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

11La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la mangxajxon.

12La maljunuloj posedas sagxon, Kaj la grandagxuloj kompetentecon.

13CXe Li estas la sagxo kaj la forto; CXe Li estas konsilo kaj kompetenteco.

14Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos.

15Kiam Li digas la akvon, gxi elsekigxas; Kiam Li fluigas gxin, gxi renversas la teron.

16CXe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.

17Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj.

18La ligilojn de regxoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.

19Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.

20Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.

21Li versxas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.

22Li malkovras profundajxon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.

23Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.

24Li senkuragxigas la cxefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;

25Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li sxanceligxigas ilin kiel ebriuloj.



Esperanto

Bible Hub

Job 11
Top of Page
Top of Page