Ijob 11
Esperanto
1Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?

3CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

4Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.

5Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn,

6Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.

7CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio? CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?

8Tio estas pli alta ol la cxielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol SXeol; Kion vi povas ekscii?

9Pli longa ol la tero estas gxia mezuro, Kaj pli largxa ol la maro.

10Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon, Tiam kiu repusxos Lin?

11CXar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.

12Ecx vanta homo devas kompreni, Ecx homo, kiu naskigxis sovagxulo.

13Se vi arangxas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;

14Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo:

15Tiam vi povos levi vian vizagxon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.

16Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros gxin kiel forfluintan akvon.

17Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo, La mallumo farigxos kiel mateno.

18Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero; Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco.

19Vi kusxos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj sercxos vian favoron.

20Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.



Esperanto

Bible Hub

Job 10
Top of Page
Top of Page