Ijob 22
Esperanto
1Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2CXu Dion povas instrui homo? CXu povas Lin instrui ecx sagxulo?

3CXu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj cxu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?

4CXu pro timo antaux vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al jugxo?

5Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.

6Vi prenis de viaj fratoj garantiajxon vane, De preskaux-nuduloj vi deprenis la vestojn;

7Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;

8Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi logxis sur gxi;

9Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

10Pro tio cxirkauxe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.

11Aux pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?

12CXu ne estas Dio tie alte en la cxielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.

13Kaj vi diras:Kion scias Dio? CXu Li povas jugxi en mallumo?

14La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la cxielo.

15CXu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,

16Kiuj estis kaptitaj antauxtempe, Kaj kies grundo disversxigxis kiel rivero,

17Kiuj parolis al Dio:Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?

18Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonajxo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.

19La virtuloj vidos kaj gxojos; La senkulpulo mokos ilin:

20Certe malaperis nia kontrauxulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.

21Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.

22Prenu el Lia busxo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.

23Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiajxon el via tendo.

24JXetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la sxtonojn de la torentoj;

25Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta argxento;

26CXar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizagxon;

27Vi pregxos al Li, kaj Li vin auxskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;

28Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.

29CXar tiujn, kiuj humiligxis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.

30Ankaux tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.



Esperanto

Bible Hub

Job 21
Top of Page
Top of Page