Ijob 25
Esperanto
1Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

2Regado kaj timigo estas cxe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.

3CXu oni povas kalkuli Liajn tacxmentojn? Kaj super kiu ne levigxas Lia lumo?

4Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?

5Vidu, ecx la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaux Liaj okuloj:

6Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!



Esperanto

Bible Hub

Job 24
Top of Page
Top of Page