Ijob 24
Esperanto
1Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?

2Oni forsxovas la limojn; Oni rabas la sxafaron kaj pasxtas gxin.

3Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiajxon la bovon de vidvino.

4Oni forpusxas malricxulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kasxi.

5Jen kiel sovagxaj azenoj ili eliras al sia laboro, por sercxi kaptajxon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.

6Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinbergxardeno de malpiulo ili kolektas berojn.

7Nudaj ili tradormas la nokton, cxar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.

8De la pluvego de la montoj ili malsekigxas, Kaj pro nehavado de rifugxejo ili cxirkauxprenas rokon.

9Oni forsxiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malricxulon.

10Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;

11Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.

12El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.

13Tiuj homoj estas kontrauxuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.

14Antaux tagigxo levigxas la mortigisto, Mortigas malricxulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel sxtelisto.

15La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon.

16En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kasxas sin cxe si, ne konante lumon.

17CXar la mallumo estas mateno por ili cxiuj, CXar ili interkonatigxis kun la teruroj de la mallumo.

18Tia homo estas malpeza sur la suprajxo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laux la vojo de vinbergxardenoj.

19Kiel seka tero kaj varmego englutas negxan akvon, Tiel SXeol englutas la pekulojn.

20Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompigxu kiel malbona arbo-

21Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.

22Kiu ecx potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li levigxis.

23Dio donas al ili sendangxerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.

24Ili levigxis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel cxiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakigxas.

25CXu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?



Esperanto

Bible Hub

Job 23
Top of Page
Top of Page