Ijob 34
Esperanto
1Elihu parolis plue, kaj diris:

2Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.

3CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon.

4Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.

5CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;

6En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.

7Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?

8Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;

9CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.

10Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

11Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin.

12Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.

13Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?

14Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,

15Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo.

16Se vi havas prudenton, auxskultu cxi tion; Atentu la vocxon de miaj paroloj.

17CXu povas regi malamanto de justeco? CXu vi povas akuzi la Plejjustulon?

18CXu oni povas diris al regxo:Sentauxgulo; Aux al altranguloj:Malpiulo?

19Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

20Momente ili mortas, noktomeze ili tumultigxas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.

21CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

22Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kasxi malbonaguloj.

23Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo.

24Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;

25CXar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasigxas.

26Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie cxiuj vidas;

27Pro tio, ke ili forturnigxis de Li Kaj ne penis kompreni cxiujn Liajn vojojn,

28Sed venigis al Li la kriadon de malricxulo, Kaj Li auxdis la kriadon de mizeruloj.

29Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

30Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.

31Al Dio oni devas diri: Mi fierigxis, mi ne plu faros malbonon;

32Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustajxon, mi ne plu faros.

33CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.

34Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas:

35Ijob parolas malsagxe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.

36Ho, se Ijob estus elprovita gxis la fino, Pro tio, ke li aligxas al homoj pekaj;

37CXar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraux Dio.



Esperanto

Bible Hub

Job 33
Top of Page
Top of Page