Ijob 8
Esperanto
1Kaj ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

2Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via busxo estos kiel forta vento?

3CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon?

4Se viaj filoj pekis kontraux Li, Li forpusxis ilin pro ilia malbonago.

5Se vi sercxas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,

6Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta logxejo.

7Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.

8CXar demandu la antauxajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;

9CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

10Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.

11CXu povas kreski kano sen malsekeco? CXu kreskas junko sen akvo?

12En tia okazo gxi velksekigxas pli frue ol cxiu herbo, Kiam gxi estas ankoraux en sia fresxeco, Kiam gxi ankoraux ne estas detrancxita.

13Tiaj estas la vojoj de cxiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,

14Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo.

15Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos gxin, sed ne povos sin teni.

16Li estis verda antaux la suno, Kaj super lia gxardeno etendigxas liaj brancxoj;

17Amase plektigxas liaj radikoj, Inter sxtonoj ili tenas sin forte;

18Sed kiam oni elsxiras lin el lia loko, GXi malkonfesas lin:Mi vin ne vidis.

19Tia estas la gxojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.

20Vidu, Dio ne forpusxas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.

21Li plenigos ankoraux vian busxon per rido Kaj viajn lipojn per gxojkrioj.

22Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.



Esperanto

Bible Hub

Job 7
Top of Page
Top of Page