La evangelio laŭ Johano 3
Esperanto
1Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, cxefo inter la Judoj; 2tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. 3Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

4Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi? 5Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. 6Tio, kio naskigxas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskigxas de la Spirito, estas spirito. 7Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj. 8La vento blovas, kie gxi volas, kaj gxian vocxon vi auxdas, sed vi ne scias, de kie gxi venas kaj kien gxi iras; tia estas cxiu, kiu estas naskita de la Spirito.

9Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi? 10Jesuo respondis kaj diris al li:Vi estas la instruisto de Izrael, kaj cxu vi ne scias tion? 11Vere, vere, mi diras al vi:Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. 12Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros encxielajn? 13Kaj neniu supreniris en la cxielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la cxielo, la Filo de homo, kiu estas en la cxielo. 14Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; 15por ke cxiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

16CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj. 20CXar cxiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.

22Post tio venis Jesuo kun siaj discxiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. 23Johano ankaux baptadis en Enon, proksime de Salim, cxar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj. 24CXar Johano ankoraux ne estis jxetita en malliberejon.

25Farigxis do diskutado inter la discxiploj de Johano kaj iu Judo pri la purigxo. 26Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj cxiuj venas al li. 27Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo. 28Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaux li. 29Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis. 30Li devas altigxi, sed mi devas malaltigxi.

31Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj. 32Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. 34CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton. 35La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon. 36Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.



Esperanto

Bible Hub

John 2
Top of Page
Top of Page