La evangelio laŭ Johano 4
Esperanto
1Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj auxdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da discxiploj, ol Johano 2(kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj discxiploj), 3li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo. 4Kaj li devis trairi tra Samario. 5Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Sihxar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef; 6kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidigxis tiamaniere apud la fonto. Estis cxirkaux la sesa horo.

7Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki. 8CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon, por acxeti nutrajxojn. 9La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (CXar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.) 10Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon. 11La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon? 12CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el gxi, kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj? 13Jesuo respondis kaj diris al sxi:CXiu, kiu trinkas el cxi tiu akvo, denove soifos; 14sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

15La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi cxi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni cxi tien, por cxerpi. 16Jesuo diris al sxi:Foriru, voku vian edzon, kaj revenu cxi tien. 17La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon. Jesuo diris al sxi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon; 18cxar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; cxi tion vi diris vere. 19La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto. 20Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori. 21Jesuo diris al sxi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron. 22Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo. 23Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj. 24Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero. 25La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni cxion. 26Jesuo diris al sxi:Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.

27Kaj cxe tio venis liaj discxiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aux:Kial vi parolas kun sxi? 28La virino do lasis sian akvokrucxon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj: 29Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi cxion, kion mi faris; cxu eble cxi tiu estas la Kristo? 30Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.

31Dume la discxiploj petis lin, dirante:Rabeno, mangxu. 32Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon, pri kiu vi ne scias. 33La discxiploj do diris inter si:CXu iu alportis al li ion por mangxi? 34Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron. 35CXu vi ne diras:Estas ankoraux kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto. 36La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke gxoju kune la semanto kaj la rikoltanto. 37CXar en cxi tio estas vera la proverbo:Unu semas, alia rikoltas. 38Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.

39Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi cxion, kion mi faris. 40Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu cxe ili; kaj li restis tie du tagojn. 41Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto, 42kaj diris al la virino:Jam ne pro via diro ni kredas, cxar ni mem auxdis lin; kaj ni scias, ke cxi tiu estas vere la Savanto de la mondo.

43Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon. 44CXar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando. 45Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, cxar ili jam vidis cxion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; cxar ili ankaux iris al la festo.

46Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum. 47Kiam li auxdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; cxar li preskaux mortis. 48Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindajxojn, vi tute ne kredos. 49La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaux ol mia fileto mortos. 50Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. 51Dum li ankoraux malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas. 52Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresanigxis. Ili respondis al li:Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis. 53Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo. 54CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.



Esperanto

Bible Hub

John 3
Top of Page
Top of Page